Author Topic: Мои переводы на эсперанто  (Read 3298 times)

0 Members and 1 Guest are viewing this topic.

Offline Vertaler

  • Blogger
  • *
  • Posts: 11170
  • Gender: Male
  • Vielzeller
<a href="https://www.youtube.com/watch?v=WqKMZvJ_d9Q" target="_blank">https://www.youtube.com/watch?v=WqKMZvJ_d9Q</a>

Ha lo, ha lo, Jakobo, kio novas?
Mi telefonas el hotel'.
Diru al mi, kion mi trovos
Post la reven' al la kastel'?

Bonordas ni, ho bela markizino,
Bonordas ni, bonordas ni,
Sed okazaĵon, etan laŭ difino,
Kun malfeliĉ' raportas ni:

Bagatelaĵ', okazo misa,
Mortis ĉevalo via griza.
Sed en ceter', ho bela markizino,
Bonordas ni, bonordas ni!

Ha ho, ha lo, Marten', ĉu estas vero?
Ĉu mortis mia ĉevalet'?
Rakontu do, mia koĉero,
Pri ĝia morto en konkret'!

Ne gravas ja, ho bela markizino,
Ne gravas ja, bonordas ni.
Sed okazaĵon, etan laŭ difino,
Kun malfeliĉ' raportas ni:

Bruligis fajro vian stalon
Kaj pereigis la ĉevalon.
Sed en ceter', ho bela markizino,
Bonordas ni, bonordas ni!

Ha lo, ha lo, Paskal', grandega tristo:
Brulis la stal' en incendi'!
Rakontu, mia kuiristo,
Kiel okazis tio ĉi?

Ne gravas ja, ho bela markizino,
Ne gravas ja, bonordas ni.
Sed okazaĵon, etan laŭ difino,
Kun malfeliĉ' raportas ni:

Forbrulis via ejo bruta,
Ĉar brulis la kastelo tuta.
Sed en ceter', ho bela markizino,
Bonordas ni, bonordas ni!

Ha lo, ha lo, Luk', mi sentas naŭzon!
Forbrulis plene la kastel'!
Rakontu do la veran kaŭzon
De tiu aĉa sort-kruel'!

...Nu bone do! Disipis la markizo
La tutan riĉon pro frivol'.
Apenaŭ li sobriĝis de l' surprizo,
Li sin mortigis per pistol'.

Kaj dum falad' per manosving'
Li frapis kontraŭ kandeling',
Kaj la kastelon kaptis fajr'
De l' fundamento ĝis la spajr'.
Super la fajro blovis vent',
La stal' forbrulis dum moment',
Kaj tio estis la kial'
Ke fine mortis la ĉeval'!

Sed en ceter', ho bela markizino,
Bonordas ni, bonordas ni!
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

Ору. Меня каузировали перевести Псоя — «Закончик». И даже получилось. И мы это даже запишем.

<a href="https://www.youtube.com/watch?v=75-a3TXpuQ0" target="_blank">https://www.youtube.com/watch?v=75-a3TXpuQ0</a>

Psoj KOROLENKO - Reguleto (blasfemenhava elrusaĵo)

viro, por malstreĉi sin,
post labor' promenas.
lin haltigas iu in',
iun bulkon tenas.
diras: jen, gustumu vi,
dolĉas la benjeto...
li respondas: grand merci,
sed jen la reguleto:

(REFRENO)
mi ja ne kontraŭas vin,
do vi min ne kontraŭu.
mian vojon laŭas mi,
vi vian vojon laŭu.
vin ja ne kontraŭas mi,
mian vojon laŭas mi,
do vi min ne kontraŭu
kaj vian vojon laŭu.

jen demandas min najbar':
kial vi nur veas?
via kac' kaj via barb'
kial ne hebreas?
kial ne ĉeestis ci
preĝon dum vendredo?
mi respondas: well, you see,
jen la reguleto:

(REFRENO)

en diskut' ĉe retservil'
partopreni stultas:
en la ret' silentu vi,
aŭ oni vin insultos.
nur por fot- kaj ŝercotrov'
taŭgas l' interreto.
kis', brakum' kaj mazl tov,
ĉar jen la reguleto:

(REFRENO)

havi ion laŭ prefer'
rajtas ĉiuj homoj.
Peĉjo ĝojas pro vinber',
Manjon logas pomoj.
havas Fred' inklinon por
hejma brand' el beto...
drinku, Fred', sed, por favor,
jen la reguleto:

(REFRENO)

ne estas mia fak' satir',
nek karikaturo.
kantas mi per mia lir'
kantojn kun humuro.
sed se vi min skoldos pro
romp' de etiketo,
diros mi: arigato',
jen la reguleto:

(REFRENO)

se mistera stranga tip'
vin emigas laŭte
inokuli vin per ĉip'
kun program' subhaŭten,
vi respondu: vielen Dank,
fiaĉul' agaca,
eĉ se krudas mia slang',
sed tamen - iru kacen!

mi ja ne kontraŭas vin,
do lasu min en paco.
vian vojon laŭu vi,
kriplulo kurbakaca!
vin ja ne kontraŭas mi,
mian vojon laŭas mi,
do vi, kapraĉ' senkorna,
ne estu tiom dorna!
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

<a href="https://www.youtube.com/watch?v=QCeG1hy19sg" target="_blank">https://www.youtube.com/watch?v=QCeG1hy19sg</a>

LA NIGRA KATO

nigra kat' vivis ĉe l' korta pord',
lin malamis loĝantoj de l' kort',
sed ne tion pritemas la kant'
ke neniu kontentis pri l' kat'.

REFRENO:
misfortun', laŭ onidir',
estas renkontita nigra kat' dum ir'...
malas la afer' ĝis nun:
nur la nigran katon ĉasas misfortun'.

ĉiutagas la fi-paranoj':
oni pelas la katon de l' voj',
tamen tute ne temas la kant'
pri onia kurad' post la kat'.

REFRENO

eĉ renkontojn kun sia katin'
nia kat' faris en malproksim',
tamen tute ne temas la kant'
pri ronron' de l' katin' kun la kat'.

REFRENO

tuta l' kat' estis en integrec'
eĉ pli nigra ol pleja nigrec',
kaj pri tio ja temas la kant':
ke la viv' aĉas ĉe nigra kat'.

REFRENO
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

<a href="https://www.youtube.com/watch?v=mexyLS8PLtQ" target="_blank">https://www.youtube.com/watch?v=mexyLS8PLtQ</a>

(Dankon al s-ro Teilnehmer pro tradukhelpo)

MAŜINA VREMENI - "MARIONETOJ"

pala farb', vizaĝ' viŝita -
ĉu estas hom' aŭ pup' kliŝita?
ĉu ja distingeblas ver' kaj tromp'?
mi dum paŭz' post taga streso
vin invitas al kermeso,
kie ĉiu pupo ŝajnas hom'.

arlekenoj kaj piratoj,
cirkartistoj, akrobatoj
kaj timigaspekta huligan',
lupoj, tigroj, leporetoj
estas nur marionetoj
en la lerta kaj trejnita man'.

tiradataj je fadenoj,
ili gajas je l' mienoj,
kaj trumpetas klaŭno kun viglem',
kaj spektante la kermeson,
ni ekhavas la impreson
ke la pupoj dancas per si mem.

kun domaĝo ni konstatas
ke la mastro ne vidatas,
supreniras ŝnuro al malplen'.
pup' al li obee cedas,
kaj ni simplanime kredas
ke estas vera vivo sur la scen'.

inter nuboj brilas Luno,
jen la mastr' estingas lumon,
metas li la finon al la fest'.
formetitaj de l' fadenoj,
en skatol' kun naftaleno
kuŝos plu la pupoj kiel vest'.
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

<a href="https://www.youtube.com/watch?v=C5CB9604roE" target="_blank">https://www.youtube.com/watch?v=C5CB9604roE</a>

Splean — LA RESPONDO (оригинал: Сплин, «Мысль»)

La vojo fluas kaj sinuas, vento blovas tra l' fenestro, l' aŭto veturigas nin,
La tuta halo spektas ĝoje la ekranon kun la stranga kaj tridimensia kin'.
La arboj antaŭ ni disiĝas, kuras fostoj, kaj la vivo ŝajnas ĉiam daŭri plu.
Ni venis al la mond' por vidi lumon fine de l' tonelo, kaj subite - jen la lum'...
Adiaŭ nun. Adiaŭ nun.

Adiaŭ nun, ni kuras el kinejo por promeni nokte nudpiede en la park',
Post ekfunkcio de l' metro' por kure salti trans du ŝtupojn suben sur la rulŝtupar',
Eĉ se la mondo karuselas en l' okuloj, kaj ni ofte ne sukсesas pri l' ekdorm',
Ni venis al la mond' por legi ĉiujn librojn, parkerigi ĉiujn kantojn al memor',
Batas la kor'. Batas la kor'.

La vojo fluas kaj sinuas, vento blovas tra l' fenestro, l' aŭto veturigas nin,
La tuta halo krias kiam ĉe l' plej interesa loko tuj finiĝas tiu kin',
La tuta halo krias eksciinte ke en la ĉielo kombiniĝis stela rond',
Ni venis al la mond' por senti la feliĉon, la feliĉon ke ni venis al la mond',
Jen la respond'.
Jen la respond'.
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

THEODOR FONTANE — LA PONTO ĈE TAY

«Kiam resekvos nia renkonto?»
«Je l' sepa hor', ĉe l' taluso de l' ponto».
«Ĉe l' meza fost'».
«Mi estingos lumfontojn».
«Mi helpos!»
«Mi venos el norda landar'».
«Mi el la sudo».
«Mi el la mar'».

«Hej, ni ekdancos ronde en kun', do
La ponto falos, pereos sub grundo».
«Kaj la trajn', kiu pasos je l' sepa hor'
Sur la ponto?»
«Ĝi same pereu for».
«Ĝi same pereu».
«Vant' kaj van'
Estas la kreoj de l' homa man'».

Ĉe l' norda part' jen la ponta tur' —
Fenestroj alfrontas la sudon nur.
La pontogardistoj sen ajna ripoz'
Rigardas suden kun tim' kaj nervoz',
Ĉar baldaŭ rebrilos luma radi'
En l' akvo, dirante: «Jen venas mi,
Malgraŭ la nokt' kaj la ŝtormoflug',
Mi, la trajno el Edinburg'».

Nun la pontestro diras: «Jen!
Lum' trans la river', la trajn-alven'.
Vi, panjo, forgesu pri malkviet',
Nia Joĉjo venas, do sur la arbet'
Bruligu vi lampojn, ĉiom da ili,
Ili devas kiel kristnaske brili,
Li volas ĉeesti nin en ĉi jar',
Post dek unu minutoj li venas jam».

Venas la trajn'! Ĝia fuma kur'
Iras preter la suda tur',
Kaj Joĉjo diras: «Ho, tiu pontaĉ'!
Sed certe ni pasos ĝin sen damaĝ'.
La firma tekruĉo, la lokomotiv'
Ja venkos kaj restos en san' kaj viv',
Kaj kiel ajn furiozu la vent',
Ni ĝin superos je cent el cent.

Ja nia pont' estas nia fier':
Mi ridas memore pri la mizer',
Pri l' lamentad' kaj la forto-disip'
Kiun kaŭzis la aĉa malnova ŝip';
Kaj ofte mi dum kristnaska nokt'
Laboris sur la pramista lok',
Spektante l' fenestrojn de nia tur'
Sen eblo ĉeesti en ĝi, en la supr'».

Ĉe l' norda part' jen la ponta tur' —
Fenestroj alfrontas la sudon nur.
La pontogardistoj sen ajna ripoz'
Rigardas suden kun tim' kaj nervoz':
Ekblovas la vento kun plia koler',
Aperas ekbrilo — kaj al la river',
Samkiel fajro el la ĉiel',
Majeste ĝi falas... kaj ree malhel'.

«Kiam resekvos nia renkont'?»
«Meznokte, sur la kresto de l' mont'».
«Sur l' alta marĉ', sub la alna frond'».
«Mi venos».
«Kaj mi».
«Nomos mi la ciferon».
«Mi la nomojn».
«Kaj mi la suferon».
«Hej!
Rompiĝis la trab' kvazaŭ herb' el herbej'!»
«Vant' kaj van'
Estas la kreoj de l' homa man'».
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

Viktor Tretjakov — TUBO

Ni renkontiĝis dum primavero.
Li famiĝonta pentristo estis.
Ni kisis varme sub junipero,
Kaj li edziĝis, ĉar li honestis.

Li ĉiam milde esprimis sentojn,
Li drinkis rare (mi miris gape!).
La sola manko: brosinte l' dentojn,
Li l' tubon lasis sur bret' senĉape.

Sed mi neniam atentis tion,
Ĉar mi lin kredis dieca beno.
Mi virinece pardonis ĉion,
Eĉ tiun tubon, diablo prenu!

Li dum pentrado nirvanis pleje,
Esprimis amon per kis' subita,
Aŭ eĉ amoris kun mi baneje...
Kaj tie kuŝis past' malfermita!!!

Mi lavis ŝtrumpojn, la domon flegis,
En supo solvis buljonan kubon,
Kaj ĉiam petis mi, eĉ petegis:
Brosinte l’ dentojn, FERMU LA TUBON!

Kaj li, aĉulo, nu kvazaŭ spite,
Respondas: ĉio ĉi duarangas.
Sed diru: ami kaj senhezite
Samtempe noci — ĉu ja ne strangas?

Do l’ edzon ŝanĝis mi al konkubo.
Ĉar tiu falsan dentaron havas.
En la banĉambro nun mia tubo
Fermite kuŝas. Min tio ravas!
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

Из черновиков: начало перевода Più che puoi.


la vivo estas afekci',
malsan' sen ebla kuracil',
jen fundamenta vero,
la popola dir'.

se vin mistraktas la destin',
vi punu ĝin vivante ĝin -
la sola maniero
por lasi ĝin en mir'...

kun plenfort' kun plenfort'
vi kaptu tiun ĉi momenton
kun plenfort' kun plenfort'
kaj ne plu lasu vian tenon
la solan strebon ĉiam havu en la kor':
deziron vivi l' vivon kun plenfort'
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

Опять ору.

<a href="https://www.youtube.com/watch?v=l4NIG6tnT_4" target="_blank">https://www.youtube.com/watch?v=l4NIG6tnT_4</a>

Georges Brassens - LA FIKANZONISTO (eble trovindas pli bona titolo, proponu!)

Timis mi iam en la junec’
ĉion ligitan kun maldec’:
pensi mallaŭte «fek» kun tim’
estis jam mia lim’,
sed
nun mia perlaboro-skem’
estas kantado de blasfem’,
mi ne plu pensas «fek» kun tim’:
mi diras ĝin!

(REFRENO)
Mi estas eksperto
de fi-koncerto,
la ĉampion’
de fi-kanzon’
------
Por ke ekridu l’ pulbalkon’,
vortojn el kruda leksikon’
metas mi enen de l’ kantaĉ’
en timiga kvantaĉ’,
sed
antaŭ spegul’ en ŝminkej’ dum paŭz’
mi fingromontras min kun naŭz’,
krias mi: «merda fihuligan’,
iru al satan’!»

(REFRENO)
------
Ploras mi ofte dum pekkonfes’
ke mi kanzonas pri pug’ sen ĉes’,
ĵuras mi firme al la guru’:
pugoj estu tabu’,
sed
se mi ne kantos plu pri pug’,
certe atendas min ŝulda jug’,
tial mi ĵetas kun peza kor’
tabuojn for.

(REFRENO)
------
Mian edzinon, konfesu mi,
forte allogas poligami’,
ŝatas ŝi kuŝi sen brid’ kaj gvid’
kun ajnulo en lit’,
sed
diru, ĉu eblas dum koncert’
ne kanti laŭte kaj kun sincer’
ke estas ŝi, pardonu min,
kokremulin’?

(REFRENO)
------
Povus kun certo kalkuli mi
eĉ je Gonkur- aŭ Nobel-premi’
se mi kanzonus pri pura am’
por etern’, por ĉiam’,
sed
muzo sciigas min per susur’:
kanto pri amo valoras nur
se ĝi rilatas al la destin’
de fiputin’.

(REFRENO)
------
Kiam ekkantas mi kun koket’
al posedanto de kabaret’
pri pastorala idili’,
ekmalgajas tuj li
kaj
petas kun nostalgia plor’:
kantu bonvole pri l’ ruĝa flor’
sur la gazon’ de l’ strat’ Blondel
ĉe la bordel’!

(REFRENO)
------
Sur la balkono mi dum vesper’
spiras per freŝa strataer’,
suben rigardas mi kun scivol’
al la bona popol’,
sed
jen mi ekkantas, por ne enui,
kaj transformiĝas preskaŭ tuj
la bonular’ sur trotuar’
al fekular’.

(REFRENO)
------
Da bonkoruloj vasta hord’
diras ke post la baldaŭa mort’
rostos eterne min Satan’
super fajro sur stang’,
sed
certas mi ke la Ĉefkomandant’
juĝas laŭ faro kaj ne laŭ kant’,
kaj do provizos min per viz’
al Paradiz’ -

Mi estis esperto
de fi-koncerto,
la ĉampion’
de fi-kanzon’!
La lastan lingvovarianton / Bruligis mi en la kamen’.
Mi ne reformu Esperanton, / Mi ne plu kredas je mi mem.
© klasikulo

 

With Quick-Reply you can write a post when viewing a topic without loading a new page. You can still use bulletin board code and smileys as you would in a normal post.

Note: this post will not display until it's been approved by a moderator.
Name: Email:
Verification:
Type the letters shown in the picture
Listen to the letters / Request another image
Type the letters shown in the picture:
√49 Напишите ответ строчными буквами:
«Сто одёжек, все без застёжек» — что это?: