Лингвофорум

Local boards - Разделы на разных языках => Local Forums => Esperanta forumo => Topic started by: RawonaM on December 6, 2005, 01:28

Title: Esperanta televido
Post by: RawonaM on December 6, 2005, 01:28
Mi ĵus ricevis:
Quote
Internacia Interreta Esperanta televido

Informas nia amiko Gian Piero Savio, kunlaboranto de la teamo de la Internacia Interreta Esperanto-Televido:
 
Jen la cxi-semajna programo de la televido:

1. Jen nia mondo- dokumenta filmo.                 2. San-Marino, la roko de Libereco.

3. Cxioscio- dokumenta filmo.                            4. Ie en Cxinio- same.

5. E-dosiero- same.                                                  6. Oomoto, la granda origino- same.
 
7. Amuzaj filmetoj (simile al nia FISFUSIM ...).  8. Kurso de Esperanto: Pasporto al la tuta mondo.

La dissendoj estas ripetigxantaj, do eblas vidi ilin cxiam denove.
 
La loko: http://internacia.tv/
 
Indas viziti kaj spekti! Mi aldonas mian rekomendon.
Josi

Kiam mi audis antaŭ kelkaj jaroj ke oni volas krei esperantan televidon, mi ne povis tion kredi. Mi ĝojas ke mi eraris.  :)
Title: Esperanta televido
Post by: Wolliger Mensch on December 6, 2005, 01:42
Rawonam, vi rigardu kiel ghi malbonege funkcias, antau ol ghoji.
Title: Odp: Esperanta televido
Post by: RawonaM on December 6, 2005, 01:48
Rawonam, vi rigardu kiel ghi malbonege funkcias, antau ol ghoji.
Kio estas malbona? Mi rigardas ĝin, ĝi funkcias tre bone. :) Jen nun oni montras unu hispaninon kaj unu germaninon, se mi ne eraras. :)
Title: Esperanta televido
Post by: Wolliger Mensch on December 6, 2005, 01:54
Hm. Mi ne povas ghin vidi (kvankam pli frue ghi ion montris). :donno: