Лингвофорум

Local boards - Разделы на разных языках => Local Forums => Esperanta forumo => Topic started by: Beul-binn on December 2, 2005, 00:00

Title: Frago
Post by: Beul-binn on December 2, 2005, 00:00
La nomo de sekcio en tiu-cxi Esperanta forumo:
"Ĉio pri la lingvo: ties gramatiko, historio kaj ĉiuj aliaj flankoj de Esperanto. La ĉefa loko por teoriaj fragoj."

Cxu ekzistas la vorto "*frago" en Esperanto? Al mi sxajnas ke "demando" pli tauxgas.

Amike,
Bb
Title: Re: Frago
Post by: Alaŭdo on December 2, 2005, 00:27
Cxu ekzistas la vorto "*frago" en Esperanto? Al mi sxajnas ke "demando" pli tauxgas.
La vorto "frago" certe ekzistas en E-o, estas tiu bero (клубника). Mi verkis la tekston tuj post tiu de la germana sekcio -- kaj evidente uzis tiun germanismon. Mi petas RawonaM korekti tion, se ankoraux eblas.