Iufoje ŝajnas, ke Esperanto kolektis el ĉiuj lingvoj ĉiun plej malbonan, kio nur en ili ekzistas. :)
Ekzemple, kial Esperanto eksekvis Anglan lingvon kaj ĉiam vidiras? Tio estas tre malopotrtuna. :wall:
Certe, ekzistas vorto ci, sed mi ne komprenis ĝian utiligon. Ĉu tio estas nur neglektema alvoko? Kaj kiel ja en Esperanto oni preĝas Dion? Ĉu per vi aŭ per ci?
Ili preĝas Dion per "Vi". Politeistoj malbenitaj. ;) Vidu ĉi tie (http://www.christusrex.org/www1/pater/JPN-esperanto.html).
Ho, do ne nur en la rusa eblas pridiskuti kontraŭrusiajn temojn. Evidente ankaŭ Esperanto taŭgas por similaj aferoj.
Fakte, mi ĉiam miras pri lingvaj demandoj skribitaj per sufiĉe malfuŝa lingvaĵo — kaj jam delonge responditaj en PMEG, kiu estas libere atingebla rete.
Plej bona respondo estas ke Zamenhof sciis ke oni tutegale ekuzos la pluralan pronomon de la 2a pesono por singularaj aferoj strebante al ĝentileco. Do, sekvi la anglan lingvon estis la plej facila solvo de la ebla problemo. Eblas multaj solvoj — simpe li ne pensis pri ili aŭ posedis nesufiĉan lingvan materialon. Aŭ speciale decidis resti ĉe la plej malkomplika pronoma sistemo.
Kaj, fakte, nur por tradukoj el la naciaj lingvoj la nuna situacio maltaŭgas. Kie vi (vi ambaŭ :green:) vidas maloportunecon?
Цитата: "Vertaler" от
Fakte, mi ĉiam miras pri lingvaj demandoj skribitaj per sufiĉe malfuŝa lingvaĵo — kaj jam delonge responditaj en PMEG, kiu estas libere atingebla rete.
Mi ne komprenis, kio al vi ne plaĉas? :scl:
Цитата: "Vertaler" от
Kie vi (vi ambaŭ :green:) vidas maloportunecon?
Mi ne povas apelaci al Dio vidirante. :donno: Tio estas stulte :down:
Цитата: Vertaler от сентября 3, 2008, 00:31
Ho, do ne nur en la rusa eblas pridiskuti kontraŭrusiajn temojn. Evidente ankaŭ Esperanto taŭgas por similaj aferoj...
Evidente, ke ni ambaŭ kun Iskandar relative al Esperanto estas samideanoj... ;D
Interalie, ĉu en preĝoj, dum alparolo al Dio indas uzi Ci? Estus strange uzi Vi, ĉar tio ĉi estas nia surtera kutimo, rilate gravuloj. Rilate Dio mi uzus intiman kaj simplan Ci. En eklezislavaj tekstoj Dio alparolatas cie.
panjo mia, tie cxi ekzistas esperanta forumo, sed, sxajne, ne tre vigla :down:
jes, kio estas alsupre? :lol:
Eĉ en la angla oni uzas ci (thou), alparolante Dion, do, pri kio temas?