Memorante ke la forumo estas lingvistika kaj ke antaŭe ĝi enhavis subforumon nomitan «Babilu diverslingve», ni decidis reekzistigi la temon pri interparolado en Esperanto. Mi esperas ke ĝi nur helpos la forumon en ĝia progresado.
Interalie, pri la vortoj «esperi», «Esperanto» ktp. Oni povas demandi, por kio Z elektis tiom strangan formon, se antaŭe tiu latina radiko enhavis neniun komencan e-. Sed okazis ke kun ĉi tiu e- estas pli facile prononcebla. Kial? Tial, ke tre ofte kiam mi babilas kun braziliano Karesema, — eble ĉiuj vi aŭ plimulto de vi konas ŝin, — ŝi prononcas mian skajpan kromnomon «Smetač» kiel «Esmetaĉ» kaj la Skypon mem nomigas «Eskajp». Sed por mi dume tio ŝajnas stranga, ĉar la periodo de aperado de tiu protetika e- en la hispana kaj la portugala jam antaŭlonge forpasis. Kion vi pensas pri tio?
Цитата: VertalerSed por mi dume tio ŝajnas stranga, ĉar la periodo de aperado de tiu protetika e- en la hispana kaj la portugala jam antaŭlonge forpasis. Kion vi pensas pri tio?
Laŭ mia scio, en la hispana preskaŭ ne ekzistas
palabraj vortoj enhavantaj
empezan komencan
st-. Mi mem ne povus memori eĉ unu tian vorton, kaj mia vortaro enhavas nur treege
pokajn malmultajn vortojn kiel «stop» [es'top] aŭ «starter» [es'tarter], kaj
tambien ankaŭ mallongigojn, ekzemple «Sta.» de «santa».
Interesas... en la itala okazas unu simila, sed ne sama fakto — eĉ se estas skribata «-nsC-», oni legas tion kiel [-sC-], ekzemple «non sbaglio» [no'zbaLo].
Sed ĉu en la portugala tio, kion vi priskribis, ankaŭ okazas? Laŭ mi, la portugala estas pli libera en sonkombinoj...
Цитата: VertalerSed ĉu en la portugala tio, kion vi priskribis, ankaŭ okazas? Laŭ mi, la portugala estas pli libera en sonkombinoj...
Mi ne scias, kio okazas en la portugala... La portugalan mi neniam lernis. Sed en la malmultegaj portugalaj vortoj, kiujn mi iam ie vidis aŭ aŭdis, komencaj
sp kaj
st ankaŭ iĝas
esp kaj
est: esperança, estrela, espelho.
Sed mi entute ne scias, ĉu portugala vorto povas komenci per sp aŭ ne.
Natura portugala vorto — certe ne. Kaj pri enprenoj mi mem volas ekscii.
Interalie, ĉu vi jam pasis tiun (http://www.kisa.ca/kvizo/) kvizon? Eble jes, sed antaŭ longe. Do pasu denove kaj diru viajn rezultojn, kaj poste mi diros miajn. :)
Цитата: VertalerDo pasu denove kaj diru viajn rezultojn, kaj poste mi diros miajn. :)
Hm... Tre mirinde.
interretulo 5
planlingvisto 5
Esperantigisto 3
senamikulo 3
Germano 2
Zamenhofa kultisto 2
diboĉulo 2
komencanto 2
vagemulo 2
Idisto 1
Tokiponisto 1
artisto 1
raŭmisto 1
Povas esti ke mirinde, sed ne tre. Jen miaj rezultoj:
Esperantigisto 4
Zamenhofa kultisto 4
interretulo 4
planlingvisto 3
tokiponisto 1
artisto 1
diboĉulo 1
senamikulo 1
Certe, iomete strangas ke mi estas kvarfoje Z-a kultisto, sed tiaj estis la demandoj :)
Цитата: VertalerCerte, iomete strangas ke mi estas kvarfoje Z-a kultisto, sed tiaj estis la demandoj :)
Eĉ pli strangas, ke ni ambaŭ estas artistoj kaj diboĉuloj. :D
Hm... Vi ambau havas preskau samaj avatarojn.
(Tieaj vizajhetoj estas tro malbelaj). Ha-ha, mi memoras Eon, mi mem surprizas min. ;D
Цитата: Wolliger MenschVi ambau havas preskau samaj avatarojn.
aldonita post iom da tempoNu, tio fakte estas la sama avataro, mi nur dispecigis ĝin, ĉar ĝi estis tro granda...
Цитата: Станислав Секирин
Nu, tio fakte estas la sama avataro, mi nur dispecigis ĝin, ĉar ĝi estis tro granda...
Chu estas eble ie rigardi tiun bilfajhon?
Цитата: Wolliger MenschChu estas eble ie rigardi tiun bilfajhon?
Ekzemple, tie:
http://lingvoforum.net/smf/index.php?topic=4.msg141#msg141
Цитата: Станислав СекиринEkzemple, tie: 
Tie estas kie? Mi nenion vidas. ???
Цитата: Wolliger MenschTie estas kie? Mi nenion vidas. ???
Mi jam korektis. Nun videblas. :)
Цитата: Станислав СекиринЦитироватьTie estas kie? Mi nenion vidas. ???
Mi jam korektis. Nun videblas. :)
Dankon, mi jam ekvidis. :)
Nia e-o estas sube! Malbone, ja.
Mi simple volis fari teston. Pardonon.
Цитата: Beul-binn
Mi simple volis fari teston. Pardonon.
Chu Schleier estas via avataro? 8-)
ЦитироватьChu Schleier estas via avataro? 8-)
Bravo! Vi divenis rapide.
Menad bal - pük bal !
Цитата: Beul-binn
Bravo! Vi divenis rapide.
Menad bal - pük bal !
Kion diveni? Mi multe okupas
min pri planlingvoj. 8-)
Цитата: Wolliger Mensch
Menad bal - pük bal !
А что это означает? Волапюк???
Цитата: Waffenstilstand
А что это означает? Волапюк???
На языке Волапюк это значит: "одно человечество - один язык".
Men - человек
Menad - человечество
Bal - один
pük - язык (искаженное английское speak)
Иногда говорят (чаще пишут :) ): Menade bal - püki bal
Одному человечеству - один язык.
e - окончание дательного падежа
i - -------- винительного ----
Числительные не изменяются.
Ударение у всех слов на последни слог.
Подробнее грамматику и произношение можно посмотреть в курсе Волапюка:
http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html
Uloj, ĉesu krokodiladi tie ĉi.
Цитата: Станислав Секирин
Uloj, ĉesu krokodiladi tie ĉi.
Kaj ankau volapükadi. :)
Цитата: Beul-binn
Подробнее грамматику и произношение можно посмотреть в курсе Волапюка:
http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html
Pli bonaj kaj pli kompletaj materialoj estas che
http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/
Цитата: Beul-binn
На языке Волапюк это значит: "одно человечество - один язык".
А что означает это? :) Я так понимаю, что это -- о языке Волапюк, но ведь то же самое можно сказать, например, об эсперанто или об английском. Нет?
Цитата: Станислав Секирин
Uloj, ĉesu krokodiladi tie ĉi.
А на как можно?
Цитата: Waffenstilstand
А что означает это? :) Я так понимаю, что это -- о языке Волапюк, но ведь то же самое можно сказать, например, об эсперанто или об английском. Нет?
Было бы оригинально, если бы девиз волапюкистов был посвящен английскому языку. 8-)
Цитата: Wolliger Mensch
Было бы оригинально, если бы девиз волапюкистов был посвящен английскому языку. 8-)
Ну там не говорится, какой язык. Вполне возможно и английский.
Цитата: Waffenstilstand
Ну там не говорится, какой язык. Вполне возможно и английский.
Chu vi interesighas pri sofistiko? :)
Ĉu la temo elĉerpiĝis?
Цитата: Yitzik
Ĉu la temo elĉerpiĝis?
Kial? Esperante interparoladi estas eble pri io ajn. :yes: Ni pridiskutis volapükan sloganon, nu plu ni pridiskutu ion. 8-)
Kiom da jaroj pasis!! Venis novaj tempoj, sed esperanto silentas en multaj forumoj. :down:
Amikoj!
Kie en literaturo estas konciza kaj bona klarigo, kial Esperanto estas pli facila ol naciaj lingvoj?
Цитата: maratonisto от марта 2, 2015, 21:43
Amikoj!
Kie en literaturo estas konciza kaj bona klarigo, kial Esperanto estas pli facila ol naciaj lingvoj?
Se vi parolas pri la lingvistika, verŝajne nenie.