Главное меню
Мы солидарны с Украиной. Узнайте здесь, как можно поддержать Украину.

Diversaj fragoj

Автор Geist, марта 13, 2006, 13:52

0 Пользователи и 1 гость просматривают эту тему.

Wolliger Mensch

Цитата: Geist от марта 18, 2006, 20:10
Бравуло, наверняка, переводится как "храбрый удалец". А как перевести "молодец" в другом его значении? Bonulo?
Я, например, не понял вопроса. Слово «молодец» имеет два значения: «молодой человек» = junulo, и «удалец» = bravulo. ИМХО. :)
«Вот интересно, каких лингвистических жемчуг можно найти в море отодвинутых книг», Ян Гавлиш.
«Впредь прошу помнить, что придумал игру не для любых ассоциаций, а для семантически оправданных. Например, чтó это такое: ,,рулетке" — ,,выпечке"?? Тем более, что сей ляпсус я сам совершил...», Марбол
«Ветхий Завет написан на иврите и частично на армейском», Vesle Anne
«МЛ(ять)КО ... ПЛ(ять)NЪ», Тася
«Вот откроет этот спойлер, например, Марго, ничего не подозревая, а потом будут по всему форуму блюющие смайлики...», Авал
«Томан приличный мужчина. Правда по патриархальным меркам слегка голодранец», Vesle Anne
«Возможен ли фонетический переход "ж" в "п с придыханием"», forest

Geist

Имеется ввиду со значением как в фразе "Ай да молодец!"
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от марта 18, 2006, 20:04
OK :) Bravulo, char vi plenumas viajn devojn!
Devoj? :) Estas ja plezuroj... Miajn devojn mi plenumas tage en la laborejo kaj nokte.. hmm-hmm, pri tio eble sekvafoje..  8)

Цитировать
Kial "klerigi" ne tauhgas? Mi volis diri "спасибо, что просветили".
"klerigi" bone tauxgas en via senco, tiam la frazo sonu "dankon, ke vi klerigis min".

ЦитироватьMi multe auhdis pri la esperanta flexebleco kaj mi ghin переоценил. Jen, interalie, estas demando: приставку пере- как перевести со значением "сверх того, что требуется"?
переоценить -- supertaksi (iun, ion) (Kiam li komencis la lukton li komprenis, ke li supertaksis siajn fortojn).
Estas multaj eblecoj por esprimi la samon en E, ekzemple:
La akvo superplenigis la bankuvon kaj fluis trans ties randoj.
La leterkesto estis plensxtopita per leteroj kaj spamajxoj.
Oni troigis liajn asertojn.

Rimarko: se vi uzas H-skribon, uzu gxin konsekvente, do ne uzu "h" por montri la cirkumflekson super "u", en H-sistemo oni cxiam skribas simplan "u" kaj la leganto devas mem konkekti, kie kiel oni tion legu.

Alaŭdo

Цитата: Geist от марта 19, 2006, 10:57
Имеется ввиду со значением как в фразе "Ай да молодец!"
Bravulo jam estas la celata vorto, gxi havas gxuste la sencon: homo, kiu faris ion gxuste kaj bone.
"Bonulo" havas tute alian sencon, similan al la rusa добряк, kaj vekas en mi plej unue la bildon de la kamparanoj :)  . Ekzistas fama E-kanto "Vivu la stel'", kie oni interalie kantas "ho, drinku po glason (je) cxiu bonul', vivu la verda stel'".

Geist

ЦитироватьDevoj?  Estas ja plezuroj... Miajn devojn mi plenumas tage en la laborejo kaj nokte.. hmm-hmm, pri tio eble sekvafoje..
Mi malkorekte esprimis la penson. Kiam mi lernas lingvon, mi penas pensi nur per ĝi, ne engaĝante la patrinan lingvon - la rusan. Kaj en tiu ĉi kazo nur "devoj" venis en la kapon.
Есть категоричное «должен» и мягкое «следует». А я не смог подобрать более мягкий синоним к слову «обязанность» (пары: должен -> обязанность; следует -> ?). То есть «то, что следует делать, то, чего от тебя ждут, но не строго обязательно». Как-то вот так. :) Kiel oni povas traduki ĉi tiun frazon en unu vorton ruse kaj esperante?

ЦитироватьBravulo jam estas la celata vorto, gxi havas gxuste la sencon: homo, kiu faris ion gxuste kaj bone.
Min konfuzis la radiko "brav-", kiu havas, kiel mi pensis, nur unu sencon: "храбрый". Mi eraris. :(

ЦитироватьDank ke klerigis
Цитировать"klerigi" bone tauxgas en via senco, tiam la frazo sonu "dankon, ke vi klerigis min".
Mi plentempe пропускаю pronomojn, ĉar mi paralele lernas la Japanan, kie пропускать ilin estas disvastigita praktiko, ekzemple "wakarimasu" signifas "mi komprendas", kaj pronomo tie forestas.
Mi korektiĝos. :)


Kaj ankaŭ:
1) Ĉu estas senca diferenco inter tiaj paroj kiel farbi-farbigi, konfuzi-konfuzigi, aŭ ĉu tio estas simple variantoj?
2) Mi ne plene komprendis la diferencon inter "trovi sin"  kaj "troviĝi" (kaj ceteraj similaj paroj). Mi vidis pri tio en Interreto ion nekompreneblan kun nebulaj eksplikoj... Как раз выше слово korektiĝos я употребил («исправлюсь» имелось в виду), а не korektigos min ли?
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Geist

ЦитироватьНет участи хуже, чем подавиться за обедом. Это я вам точно говорю.
  Почему?
  Потому что знаю.
  Само собой разумеется, на свете существует великое множество иных опасных неприятностей, на своем мегавеку я повидал их предостаточно. До сих пор вздрагиваю, вспоминая, как во время Большого землятрясения прямо под моими ногами разверзлась трещина -- та самая, которая позднее превратилась в Атлантический океан, -- так что мои задние ноги остались попирать больший из кусков разломившейся Лавразии, а передние конечности устремились на запад вместе с Новым светом... словом, не обхвати я тогда хвостом ближайшую секвойю, худо бы мне пришлось. В ту эпоху хвост был полезным эволюционным приобретением, в чем я неоднократно убеждался на практике. Теперь-то, конечно, все иначе.

Мой суперперевод. Болдом выделил слова, которые отсутствовали в словаре.

Ne estas fatalo pli malbona, ol misgluti dum tagmanĝo. Mi vin tion ĝuste diras.
Kial?
Tial mi scias.
Certe en la mondo ekzistas granda multo da aliaj danĝeraj misokazoj, en mia vivo ilin mi ekvidis tre manke. Mi ĝis nun ektremas, rememorante, kiam dum la Grando sismo ĝuste sub miaj gamboj disovris terkrevo - la tiu, kiu poste transformiĝis en la Atlantikon oceanon, - tiel, ke miaj arieraj gamboj restis treti la plej grandan de pecoj de disrompiĝinta Lavrazio, kaj la frontaj ekimpetis al okcidento kune kun la Nova mondo... unuvorte, ne ĉirkaŭprenu mi tiam la plej proksiman sekvojon per vosto, malbone mi fartus. Dum tiu epoko la vosto estis utila evolucia akiro, en kio mi konvekiĝis multefoje praktike. Nun ja, vere, tuto estas alie.
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от марта 20, 2006, 13:16
Mi malkorekte esprimis la penson. Kiam mi lernas lingvon, mi penas pensi nur per ĝi, ne engaĝante la patrinan lingvon - la rusan. Kaj en tiu ĉi kazo nur "devoj" venis en la kapon.
Есть категоричное «должен» и мягкое «следует». А я не смог подобрать более мягкий синоним к слову «обязанность» (пары: должен -> обязанность; следует -> ?). То есть «то, что следует делать, то, чего от тебя ждут, но не строго обязательно». Как-то вот так. :) Kiel oni povas traduki ĉi tiun frazon en unu vorton ruse kaj esperante?
Nu, se vi ecx ruse ne povas tion adekvate diri, kial vi pensas, ke tio eblas en E. Fakte mi komprenas, ke vi ja ne celas iujn seriozajn devojn (servi en armeo ktp), do, jam de kunteksto por mi klaras -- kaj mi simpre resxercis responde al vi.
Bone, ke vi provas tuj pensi en fremda lingvo. Tio tamen ne estas tiel facila, cxar niaj pensoj ja (laux mia opinio) estas ekster ajnaj lingvoj, kaj cxiu lingvo havas certajn kutimojn por esprimi tute la saman penson. Ekzemple la angla "leave me alone" kaj la germana "lass mich in Ruhe" (kio estas tute la sama frazo). Do, por pensi rekte en alia lingvo oni jam devas pli-malpli koni ties tradiciojn kaj kutimojn.

ЦитироватьMin konfuzis la radiko "brav-", kiu havas, kiel mi pensis, nur unu sencon: "храбрый". Mi eraris. :( 
Jes, ankaux min tio foje perpleksas. Sed en E, kiel mi jam diris al vi, estas multaj kutimoj, estas unu el tiuj kutimoj.

ЦитироватьMi plentempe пропускаю pronomojn, ĉar mi paralele lernas la Japanan, kie пропускать ilin estas disvastigita praktiko, ekzemple "wakarimasu" signifas "mi komprendas", kaj pronomo tie forestas.
Mi korektiĝos. :)
Ellasi pronomojn ne estas kutime por E. Foje en parolata stilo oni povas tion vidi, sed gxenerale la problemo radikas en tio, ke en E sen persona pronomo oni ne povas scii, en kiu persono staras la verbo -- do, oni ne povas diveni, cxu temas pri vi aux pri via najbaro.

Цитировать
Kaj ankaŭ:
1) Ĉu estas senca diferenco inter tiaj paroj kiel farbi-farbigi, konfuzi-konfuzigi, aŭ ĉu tio estas simple variantoj?
Ho, malfacila demando! La transitiveco de la verboj en E estas unu el ties grandaj problemoj, kaj oni devas vere tion aux lerni parkere, aux simple konsulti cxiam bonan vortaron. Mi mem ne cxiam certas, kion uzi.
Sed cxi-okaze: "farbi" jam estas transitiva, do "farbigi" estas tiam faktitivo de "farbi", t.e. "igu iun farbi ion" (Tom Sojer farbigis la barilon -- li neniom mem farbis gxin, sed simple petis aliajn tion fari por li!).
"konfuzi" laux mia lingvosento ankaux estas transitiva, do oni diras "ne konfuzu scii kaj lerni en E". Sed "konfuzigi" estas la verbo -- intence misgvidi iun kun iu celo (liaj faris konfuzigajn demandojn).

Цитировать
2) Mi ne plene komprendis la diferencon inter "trovi sin"  kaj "troviĝi" (kaj ceteraj similaj paroj). Mi vidis pri tio en Interreto ion nekompreneblan kun nebulaj eksplikoj... Как раз выше слово korektiĝos я употребил («исправлюсь» имелось в виду), а не korektigos min ли?
:) Vi trafas cxiam en cxiujn "Fettnäpfchen" de E (cxu vi konas tiun germanan esprimon?).
La diferenco inter medialo (korektigxi) kaj relfelsiva vocxo (korektis sin) estas tre tikla kaj fajna. Multaj ecx spertaj E-istoj komprenas gxin aliel. Ekzemple Pauxlo Mojxaev (konata en E-io sub la nomo "Mevo) havas unu opinion (suficxe radikalan), mi ie en la mezo kaj Radojica Petrovicx (la prezidento de ILEI -- Internacia Ligo de E-instruistoj -- la plej renoma E-organizo rilate la edukadon) iom ecx pli molan (ni multe korespondis pri tio).
Mi povas skize doni al vi miajn pensojn pri la temo, sed mi ne garantias, ke tio estas ja definita respondo, nek ecx lingva respondo.


Alaŭdo

Mi kelkfoje komencis komenti vian tradukon, sed vere, mi farus tion draste aliel. Tradukado de artaj tekstoj en E-on estas ja tute alia afero. Mi ne estas sperta tradukisto, mi povas prijugxi la tekston, cxu gxi estas bona aux ne, sed mi ne povas pli bone traduki.
Fakte, vian tekston mi tradukus tute aliel, sed alia tradukisto farus tion versxajne ecx alimaniere.
Pri viaj vortoj:
неприятности -- malagrablajxoj (vastsence), obstakloj, problemoj
предостаточно -- pli ol suficxas
разверзлась трещина -- ekfauxkis krev(ajx)o

Wolliger Mensch

Цитата: Geist от марта 20, 2006, 13:16
ekzemple "wakarimasu" signifas "mi komprendas", kaj pronomo tie forestas.
Такое явление записывается так: «[mi] komprenas».  :)
«Вот интересно, каких лингвистических жемчуг можно найти в море отодвинутых книг», Ян Гавлиш.
«Впредь прошу помнить, что придумал игру не для любых ассоциаций, а для семантически оправданных. Например, чтó это такое: ,,рулетке" — ,,выпечке"?? Тем более, что сей ляпсус я сам совершил...», Марбол
«Ветхий Завет написан на иврите и частично на армейском», Vesle Anne
«МЛ(ять)КО ... ПЛ(ять)NЪ», Тася
«Вот откроет этот спойлер, например, Марго, ничего не подозревая, а потом будут по всему форуму блюющие смайлики...», Авал
«Томан приличный мужчина. Правда по патриархальным меркам слегка голодранец», Vesle Anne
«Возможен ли фонетический переход "ж" в "п с придыханием"», forest

Geist

ЦитироватьMi povas skize doni al vi miajn pensojn pri la temo, sed mi ne garantias, ke tio estas ja definita respondo, nek ecx lingva respondo.
Bonvolu!.. Mi estus tre ĝoja ekkoni vian opinion pri tio.

Mi ie legis, ke la medialo signifas spontanan agon (ekz., "li ruĝiĝis pro la konfuzo"), kaj la refleksiva voĉo subkomprenas intencan agon ("li lavis sin"). Laŭ tio mi uzus "Mi korektigos min", ĉar mi intence faros tion.
Ĉu vi estas konsenta?

ЦитироватьSed en E, kiel mi jam diris al vi, estas multaj kutimoj, estas unu el tiuj kutimoj.
Do estas la tempo por E-istoj eksidi kaj verki libron "Kutimoj kaj tradicioj de Esperanto". Ĉu io simila jam ekzistas? Interalie, tiu libro estus granda argumento kontraŭ deklaroj, ke E-o ne havas tradiciojn, kiujn bezonas la socio.  ::)
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от марта 23, 2006, 16:26
Mi ie legis, ke la medialo signifas spontanan agon (ekz., "li ruĝiĝis pro la konfuzo"), kaj la refleksiva voĉo subkomprenas intencan agon ("li lavis sin"). Laŭ tio mi uzus "Mi korektigos min", ĉar mi intence faros tion.
Ĉu vi estas konsenta?
"korekti" jam estas transitiva verbo, do "mi korektos min".
Se paroli pri cxi-kunteksto, do mi uzus "mi korektigxos", kvankam ecx gxo sonas pli-malpli strange por mi. Tamen nenio pli bona tuj venas al mia kapo.
Entute vi ja pravas, medialo estas la ago, kiu okazas sen klara aganto, dum refleksiva vocxo indikas la aganton -- la homon mem. Sed en E estas jam kutimoj, ke oni uzas refleksivan vocxon cxefe por la agoj de korpoprizorgado (sin parfumi, sin kombi, sin razi, sin lavi), kaj en pluraj aliaj fojoj oni uzas medialon.
Fakte, cxi tie gravas ne diferenco inter medialo kaj refleksiva vocxo, sed pasiva vocxo. Ekzemple la frazo "la libro legxigxas bone" sonas kriple, kvankam multaj uzas tiun formon. La gxusta formo estu "la libro legatas bone" aux, ecx pli elegante, "la libro bone legeblas". "Legigxi" cxi tie estas signo de iu... spontaneco de la ago...

ЦитироватьDo estas la tempo por E-istoj eksidi kaj verki libron "Kutimoj kaj tradicioj de Esperanto". Ĉu io simila jam ekzistas? Interalie, tiu libro estus granda argumento kontraŭ deklaroj, ke E-o ne havas tradiciojn, kiujn bezonas la socio.  ::)
Ekzistas ecx habilitigaj tezoj pri tio, ekzemple tiu de Aleksandro Melnikov (mia amiko), kiu ja habilitigxis pri la temo "Frazeologio kaj kulturaj aspektoj de E". Lia habilitiga verko estas pli ol 500 pagxojn granda, gxi mendeblas kontraux negranda sumo cxe li.

Geist

ЦитироватьSe paroli pri ĉi-kunteksto, do mi uzus "mi korektiĝos", kvankam eĉ ĝi sonas pli-malpli strange por mi. Tamen nenio pli bona tuj venas al mia kapo.
Almenaŭ oni povas kompreni unu la alian, kaj tio estas ĉefa.

Цитироватьhabilitigaj
Ĝi forestas en mia vortaro... :(


ЦитироватьHieraŭ mi je sesa horo
Iradis sur Sennaya plac'.
Virinon junan oni knutis -
Kamparaninon kun aŭdac'.

Neniu sono el la brusto!
Nur vipo fajfis kun amuzo...
«Fratino via estas ŝi ja!» -
Do diris mi al mia Muzo.

Tio estas mia traduko de jena versaĵo de Nekrasov:

ЦитироватьВчерашний день, часу в шестом,
Зашёл я на Сенную,
Там били женщину кнутом,
Крестьянку молодую.

Ни звука из её груди,
Лишь бич свистал, играя,
И Музе я сказал: «Гляди!
Сестра твоя родная!»

Kuraĝe kritiku! Aŭ simple esprimu vian propran subjektivan opinion pri tio! Ĉefaj estas nun ne problemoj de tradukarto, sed simple ĉu estas iuj eraroj aŭ konstrukcioj, kiuj strangumas?

Tie ĉi povus esti apokopo en la dua strofo, t.e. la lasta linio estus «Do diris mi al mia Muz'», sed oni povas misaŭdi «al mia Muz'» kiel «al mia mus'» :)

Mi havas ankoraŭ unu verson tradukita, sed jam konsistanta el 4 strofoj kaj pli malfacila...

Jene mi trejniĝas en E-o...
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от марта 28, 2006, 17:05
Цитироватьhabilitigaj
Ĝi forestas en mia vortaro... :( 
Strangege, mi multfoje auxdis tiun vorton. En la rusa "habilitiga tezo" estas "докторская диссертация".

Цитировать
ЦитироватьHieraŭ mi je sesa horo
Iradis sur Sennaya plac'.
Virinon junan oni knutis -
Kamparaninon kun aŭdac'.

Neniu sono el la brusto!
Nur vipo fajfis kun amuzo...
«Fratino via estas ŝi ja!» -
Do diris mi al mia Muzo.

Tio estas mia traduko de jena versaĵo de Nekrasov:

ЦитироватьВчерашний день, часу в шестом,
Зашёл я на Сенную,
Там били женщину кнутом,
Крестьянку молодую.

Ни звука из её груди,
Лишь бич свистал, играя,
И Музе я сказал: «Гляди!
Сестра твоя родная!»

Kuraĝe kritiku! Aŭ simple esprimu vian propran subjektivan opinion pri tio! Ĉefaj estas nun ne problemoj de tradukarto, sed simple ĉu estas iuj eraroj aŭ konstrukcioj, kiuj strangumas?
Nu kion mi diru? Via traduko estas tre febla, kaj gramatike, kaj semantike, kaj certe verse. Unue, vi ja tute ne atentas la viran rimon en la originalo kaj tradukas per ina rimo, kio jam tute pereigas la tutan tradukon, cxar la melodio kaj la metro de la verso ne konservigxas.
Krome, via verso estas ja iom... infaneca, vi ja metas vortojn, kiuj ja konvenas laux la rimo, sed kiuj ja tute ne tauxgas (ekz "kun auxdac'"). Entute, tiu traduko estas ege subnivela!!! Se vi volas, mi povas traduki modele por vi, tamen mi ja ne estas bona versa tradukanto -- kutime oni kritikas miajn versajn tradukojn. Se vi vere volas havi belegan tradukon, ni devas mendi tiun al Mevo.
Jen pli da detaloj
Hieraŭ mi (stranga loko por mi) je LA sesa horo
Iradis sur Sennaya plac'.
Virinon junan oni knutis -
Kamparaninon kun aŭdac' ("kun auxdac" estas iu strangajxo por mi, krome la kvanto da silaboj en tiu linio superas la bezonatan!!).

Neniu sono el la brusto! (strangega frazo, interalie!)
Nur vipo fajfis kun amuzo... (mi dirus "kun amuz' ", la plej bona linio)
«Fratino via estas ŝi ja!» - (strangega frazo!)
Do diris mi al mia Muzo.(denove, estu "Muz' ")

ЦитироватьTie ĉi povus esti apokopo en la dua strofo, t.e. la lasta linio estus «Do diris mi al mia Muz'», sed oni povas misaŭdi «al mia Muz'» kiel «al mia mus'» :)
Kiel tio rilatas al vi? Se oni misauxdas, oni relegas, la versisto devas en la plej lasta vico pensi pri tio!

Цитировать
Mi havas ankoraŭ unu verson tradukita, sed jam konsistanta el 4 strofoj kaj pli malfacila...
Fakte mi ne estas ja homo sperta pri versoj. Jes ja, mi recenzas ilin de tempo al tempo, sed vere mi ne estas suficxe bona versisto mem, por adekvate tion kritiki. Se vi volas, vi certe povas publikigi ilin cxi tie, aux sendi al Valentin Melnikov -- tiu volonte dispremos vin kaj diros kiom subnivelaj estas viaj versoj kaj kial :)

ЦитироватьJene mi trejniĝas en E-o...
Jes, bonege!!!!

Geist

Grandega dank al viaj komentoj... :)

Mi ne претендую ighi versa traduktisto. Tial oni ne devu akcepti tuton per mi skribitan kiel io serioza.

Kun audaco - kun amuzo - jes, tre натянуто. :(

Цитировать«Fratino via estas ŝi ja!» - (strangega frazo!)
Kial? Pro "via - shi ja"?

ЦитироватьKiel tio rilatas al vi? Se oni misauxdas, oni relegas, la versisto devas en la plej lasta vico pensi pri tio!
Sed ja povas aperi miskomprenoj dum legado de tiu kreajho al kiu alia...

ЦитироватьNeniu sono el la brusto!
No sound = neniu sono, chu ne?

ЦитироватьUnue, vi ja tute ne atentas la viran rimon en la originalo kaj tradukas per ina rimo, kio jam tute pereigas la tutan tradukon, cxar la melodio kaj la metro de la verso ne konservigxas.
Мдя... Наука, блин. :)

ЦитироватьJes, bonege!!!!
Bonege, ke ekzistas tiaj homoj kiel vi, ke ne nur legas galimation skribatan de komencantoj, sed ankau komentas tutan tiun безобразие.  ;up:

Almenau tiu chi verso estas mia unua versa traduko... Eraroj instruas.
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от апреля  4, 2006, 15:06
Grandega dank al viaj komentoj... :)
tamen "dankoN" :)
Nu, ne dankinde, ne estis granda peno por mi...

ЦитироватьMi ne претендую ighi versa traduktisto. Tial oni ne devu akcepti tuton per mi skribitan kiel io serioza.
kiel ioN seriozaN
LA tuton
mi ne pretendas farigxi....
tradukisto

Fakte eble mi estas iom nekutima homo, sed min plej agacas diletanteco kaj laikeco en cxiu afero :) Do, se iu tradukas versojn -- li aux sxi devas fari tion escepte bone, aux ne fari tute por ne pereigi la aferon! :) Jes, vi ja lernas la lingvon per tio - tion mi tute komprenas, kaj pro tio iom "milde" kritikas.

Цитировать
Цитировать«Fratino via estas ŝi ja!» - (strangega frazo!)
Kial? Pro "via - shi ja"?
Gxuste!!!

ЦитироватьSed ja povas aperi miskomprenoj dum legado de tiu kreajho al kiu alia...
Miaopinie, vi troigas cxi tie...

Цитировать
ЦитироватьNeniu sono el la brusto!
No sound = neniu sono, chu ne?
Forestas verbo, kiu ja indukus, kion la sono faras "el la brusto". Mi ja komprenas vian rusan originalon, sed E-e tiu senverba frazo sonas kriple kaj mise.

Цитировать
ЦитироватьUnue, vi ja tute ne atentas la viran rimon en la originalo kaj tradukas per ina rimo, kio jam tute pereigas la tutan tradukon, cxar la melodio kaj la metro de la verso ne konservigxas.
Мдя... Наука, блин. :) 
Mi ja kore esperas, ke antaux ol traduki ecx unu verson vi ja lerte trastudis la lernolibron de //stihi.ru???

ЦитироватьBonege, ke ekzistas tiaj homoj kiel vi, ke ne nur legas galimation skribatan de komencantoj, sed ankau komentas tutan tiun безобразие.  ;up: 
la lastan voston mi tradukus kiel "pelmelo"n

Nu, vidu, mi ja faras tion volonte. Mi amas E-on kaj uzas gxin cxiutage, mi volonte helpas al aliaj lerni tiun lingvon kaj provas (fakte, tio ne cxiam ja realigxas) ne moki kaj ne cxikani :) En E-vivo mi ja recenzas multajn librojn, versojn, tradukojn kaj estas suficxe severa kritikanto! :)

ЦитироватьAlmenau tiu chi verso estas mia unua versa traduko... Eraroj instruas.
Bonege!!! Do, vi lernu el viaj eraroj kaj antauxenigu vian E-on.

Alauxdo.

Geist

1) Dum kia tempo vi eklernis E-on tiel, por ke interparolu libere, sen enpensiĝadoj kaj subrigardoj en vortarojn?

2) En la poezio, ĉu eblas transformi la" en l'? Mi ie vidis...

3) Per kio diferencas iĝi kaj fariĝi?

4) Много людей = multe da homoj?
А если поставить в аккузатив, так же и останется?
А нельзя ли сказать multo da homoj? (по крайней мере, в моём «vortareteteto» слово multo отсутствует, но ведь plimulto есть?).
Али лучше сказать multaj homoj?

5)
ЦитироватьEn E-vivo mi ja recenzas multajn librojn, versojn, tradukojn kaj estas suficxe severa kritikanto!
Где же всё это добро - книги, стихи, переводы? Они не очень любят светиться в Интернете? Иль я плохо искал?

6) Есть же, наверно, какой-нибудь список Э-о клубов по России? А то вот интересно, в Марий Эл хотя бы один эсперантист есть?.. :)
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от апреля  5, 2006, 16:14
1) Dum kia tempo vi eklernis E-on tiel, por ke interparolu libere, sen enpensiĝadoj kaj subrigardoj en vortarojn?
44 tagoj gxis flua parolado, 3 monatoj gxis la nivelo kiam mi ne plu bezonis vortarojn por libere paroli pri simplaj temoj. Kaj la tuta vivo por lerni pli.

Цитировать2) En la poezio, ĉu eblas transformi la" en l'? Mi ie vidis...
Jes, eblas.

Цитировать3) Per kio diferencas iĝi kaj fariĝi?
"farigxi" estas pli kutima, "igxi" estas iom pli altnivela kaj poezia. Sed tio estas mia subjektiva penso pri la afero.

Цитировать4) Много людей = multe da homoj?
А если поставить в аккузатив, так же и останется?
А нельзя ли сказать multo da homoj? (по крайней мере, в моём «vortareteteto» слово multo отсутствует, но ведь plimulto есть?).
Али лучше сказать multaj homoj?
Cxiuj variantoj eblas, "multo" estas sinonimo al "multe", do, eblas uzi gxin samvaste kiel "multe" kaj samloke, ne fogesante meti gxustajn kazo-finajxojn. La vortoj neniel diferencigxas stile, laux mia sento.

Цитировать5)
ЦитироватьEn E-vivo mi ja recenzas multajn librojn, versojn, tradukojn kaj estas suficxe severa kritikanto!
Где же всё это добро - книги, стихи, переводы? Они не очень любят светиться в Интернете? Иль я плохо искал?
Nu, aperas ja gazetoj kaj revuoj, mi recenzas librojn por Kontakto kaj Tejo Tutmonde, ili, ve, ne aperas rete, sed nur papere. Same pri la libroj -- estas ja eLibrejo (mi ne memoras la ligon parkere, sed lauxpete povas trovi gxin), kie estas multaj libroj, estas pagxaro de Don Harlow. Sed gxenerale, bonaj kaj altkvalitaj libroj aperas nur papere kaj devas esti acxetitaj. Mi havas grandan bibliotekon, havas cxiujn bonajn librojn, kaj multajn malbonajn :)

Цитировать
6) Есть же, наверно, какой-нибудь список Э-о клубов по России? А то вот интересно, в Марий Эл хотя бы один эсперантист есть?.. :)
//www.esperantio.narod.ru
Kie estas Marij El? Cxu "Joshkar Ala" estas proksime? Tie mi konas unu E-iston, suficxe bonan, eble mi ecx trovis lian retadreson, iam mi ja havis gxin...

Amike,
Alauxdo.

Geist

Mi ne okupighis pri Esperanto unu monaton, sed mi memoras praktike tuton (nu, la gramatikon neeblas forgesi) :) Sinceran dankon al vi, Alaudo, por viaj konsiloj kaj cetero :)

ЦитироватьMi havas grandan bibliotekon, havas cxiujn bonajn librojn, kaj multajn malbonajn
Envie...

ЦитироватьKie estas Marij El? Cxu "Joshkar Ala" estas proksime?
Jes, mi loghas en Joshkar-Ola, ghi trovighas je 862 kilometroj malproksime de Moskvo.


Iu ajn tradukis jam Harry Potter? :) Au "Lord of the Rings"?. Chu vi konas? Ghenerale mi tre shatas la sciencan fantastikon (: fantaston?) – kaj kiu nun ne shatas? – multaj Esperantistoj komencis lerni la lingvon tuj post ili legis unu el romanoj de Harrison, chu ne? :)

Chu vi konas iun ajn forumo, kie popolo komunikighas Esperante pri tuto, sed ne pri E-o? - la lingvo ja estis elpensita por komunikado, sed ne por interparoloj nur pri ghi!

P.S. Pri la avataro. Mi pensis, vi aspektas tute aliel :)
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от июня  5, 2006, 15:48
Mi ne okupighis pri Esperanto unu monaton, sed mi memoras praktike tuton (nu, la gramatikon neeblas forgesi) :) Sinceran dankon al vi, Alaudo, por viaj konsiloj kaj cetero :)
Volonte!! :)

ЦитироватьJes, mi loghas en Joshkar-Ola, ghi trovighas je 862 kilometroj malproksime de Moskvo.
Tie logxas unu E-isto, mi provos trovi lian kontaktinformon.

ЦитироватьIu ajn tradukis jam Harry Potter? :) Au "Lord of the Rings"?. Chu vi konas?
Onidire la moskva E-klubo tradukas Harry Potter, almenaux Smetanina kaj Ocxjo iom aludis al tio (lauxaserte de aliaj homoj -- do, estas tute vaga kaj necerta informo). Eble la libro aperos -- sed mi dubos ke oni anoncis tio cxe Rowlings.
"Majstro de l' Ringoj" jam delonge (4 jaroj!) estas tradukita, belege kaj bonlingve, cxion tradukis fama E-tradukista W. Auld, vi povas acxeti la libron preskaux en cxiu libroservo, gxi jam unufoje elcxerpigxis sed oni represis gxin.
Dum ARKONES, kiam mi parolis persone kun Korjxenkov, li malkasxis la planojn reeldoni la libron kun mola kovrajxo kaj malbona bindajxo -- sed malmultekoste. Mi atedas tiun reeldonon kaj tuj acxetos la libron kiam gxi aperos!
Intertempe mi legas "Hobbit" -- la libro estas pli-malpli bona, sed, ve, ne perfekta!
Цитировать
Ghenerale mi tre shatas la sciencan fantastikon (: fantaston?) – kaj kiu nun ne shatas? – multaj Esperantistoj komencis lerni la lingvon tuj post ili legis unu el romanoj de Harrison, chu ne? :)

Onidire tio veras, Grigorjevskij iam raportis, ke li ricevis kelkajn leterojn el Usono, kiam rusoj, legintaj la "Raton" skribis al usona E-klubo kaj tiu resendis leterojn al rusaj kluboj. Do, eble vere estas grava altirfonto por E.

ЦитироватьChu vi konas iun ajn forumo, kie popolo komunikighas Esperante pri tuto, sed ne pri E-o? - la lingvo ja estis elpensita por komunikado, sed ne por interparoloj nur pri ghi!
Cxu la forumo "Esperanto-novosti" ne tauxgas? (www.e-novosti.info/forumo)? Tiam eble cxe //gxangalo.com.

Цитировать
P.S. Pri la avataro. Mi pensis, vi aspektas tute aliel :)
Kiel? Pli agxa/juna? Pli bela? Eble ina? :) Kion do vi pensis pri mi? :)

Geist

ЦитироватьKiel? Pli agxa/juna? Pli bela? Eble ina? Kion do vi pensis pri mi?
Malfacilas diri... Eble char la vizagho aspektas tiel bonkora kaj bonanima :) Kaj mi ial pensis, ke vi devas surhavi okulvitrojn :)

Interalie, Esperanto jam helpis al mi unufoje. Mi tradukadis tekston el la franca, sed mi havis tre malgrandegan vortaron, kaj tie forestis la vorto "tèse". Ha! Mi rememoris "habilitiga tezo", dirita de vi, kaj tuto farighis komprenebla. Ech mia lernisto de la Franca ne konis tiun vorton (shi finis universitaton antau nelonge kaj habilitigajn tezojn shi ghise ne disertis) :)
Eble multefoje io simila jam okazis al vi? Kvankam, vi estas specialisto en la germana, tre malmulto da vortoj estis prenita de tiu lingvo... Chu vi scias iun el latinidaj lingvoj?

Kiel vi относитесь (chu "rilati" taugas?) al aliaj lingvoprojektoj: Interlingua, Edo, Ido? Indiferente, neserioze, estime? Chu vi provis krei vian personan lingvoprojekton (eble simple kiel eksperimenton)?
------------------------
Вот что не нашёл в учебниках. Когда имеется ввиду обобщённое понятие, например, «Человек – разумное существо» или «Лес – наше богатство», нужно ставить артикль или нет?
------------------------
P.S. Как разобрать habilitiga по составу?
Mi supozas, ke la radiko tie chi estas habilit- (< fr. habilité "kapableco"?). Chu tiu radiko cheestas nur en tiu vorto (chu mi povas diri 'habilito', 'habilighi' k.t.p. ), au ghi havas la tutajn rajtojn, kiujn povas havi la Esperanta radiko?
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от июня  6, 2006, 17:55
ЦитироватьKiel? Pli agxa/juna? Pli bela? Eble ina? Kion do vi pensis pri mi?
Malfacilas diri... Eble char la vizagho aspektas tiel bonkora kaj bonanima :) Kaj mi ial pensis, ke vi devas surhavi okulvitrojn :) 
:) Tiam, eble, Pauxlo Mojxaev plene trafos viajn ekspektojn pri "tipa E-isto": serioza, kun okulvitroj, tre rigora kaj ecx iomete senkompata :) Mi ja estas estajxo mola kaj lanugeca,  multaj konas min de tiu flanko.

ЦитироватьInteralie, Esperanto jam helpis al mi unufoje. Mi tradukadis tekston el la franca, sed mi havis tre malgrandegan vortaron, kaj tie forestis la vorto "tèse". Ha! Mi rememoris "habilitiga tezo", dirita de vi, kaj tuto farighis komprenebla. Ech mia lernisto de la Franca ne konis tiun vorton (shi finis universitaton antau nelonge kaj habilitigajn tezojn shi ghise ne disertis) :)
Eble multefoje io simila jam okazis al vi? Kvankam, vi estas specialisto en la germana, tre malmulto da vortoj estis prenita de tiu lingvo... Chu vi scias iun el latinidaj lingvoj?
Gxis la 9a klaso mi estis en "franca" lernejo, tiutempe mi povis paroli france tute flue, kio por infano estis suficxa granda atingo, sed gxi post longaj jaroj de neuzo iom rustigxis kaj mi bezonas iom da tempo por denove fluigxi en la franca.
Mi senprobleme legas italajn kaj hispanajn tekstojn, sed mem ecx ne provas paroli (cxar ne scias regulojn de la gxusta prononco). Suficxe fluaj E-o, Germana kaj angla ebligas al mi kompreni tiujn latinidajn lingvojn, krome kiel kuracisto mi ja evidente komprenas (ecx suficxe bone) la latinan lingvon.
Al mi okazis plurfoje, ke mia amikino, kiu studis la italan dum 4 jaroj, demandis iun vorton de mi, kiun sxi ne sciis, kaj mi tuj diris la gxustan tradukon cxar la vorto estis E-a. Tio validas ne nur por la itala (ekzemple "gregge" = "grego"), sed ankaux por la germana (Bagatelle, sukcessive ktp). Do, la scio de E vere helpegas cxi-okaze.

ЦитироватьKiel vi относитесь (chu "rilati" taugas?) al aliaj lingvoprojektoj: Interlingua, Edo, Ido? Indiferente, neserioze, estime? Chu vi provis krei vian personan lingvoprojekton (eble simple kiel eksperimenton)?
"rilati" tauxgas cxi-kuntekste, mi dirus tiel.
Fakte, mi ja pli-malpli konas nur Idon, kiun mi libere legas kaj pli-malpli skribas. Mia opinio pri tiuj lingvoj estas, ke ili estas tro komplikaj por homa menso -- ili havas tro fajnajn distingigojn, la senc-eroj, kiujn vi povas esprimi per ties ricxega kaj lingvistike pripensita afiksaro, estas ja tute nebezonataj kaj pro tio malfacile uzataj en libera flua parolo de ordinara homo.
Do, la lingvoj perfekte tauxgas por lingvistoj, eble ecx por scientistoj, sed ne por ordinaraj homoj, kiujn alfrontas la problemo de lingva barilo. Sed tio (kongrueco al la bazaj bezonoj de ordinaraj -- t.e. nelingvistaj -- homoj) estas ja la cxefkriterio por artefaritaj lingvoj. Do, mi pensas, ke E-o estas la plej facila el komplikaj kaj la plej komplika el facilaj lingvoj, tiu gxia ambigueco ja elstarigas, apartigas gxin for de aliaj lingvoj kaj ebligas gxian universalan ubikvitan aplikon -- kaj en scienco, kaj en beletro, kaj en cxiutaga komunikigxo.

Цитировать------------------------
Вот что не нашёл в учебниках. Когда имеется ввиду обобщённое понятие, например, «Человек – разумное существо» или «Лес – наше богатство», нужно ставить артикль или нет?
------------------------
Kaj jes kaj ne. "Homo estas estajxo racia" kaj "La homo estas estajxo racia" estas same gxeneraligaj, la dua estas simple pli altstila kaj eble pli malnovstila. Tiu iom sinkontrauxa regulo ja vere enradikigxis en Eo, pro tio mi rekomendas ne uzi artikolon cxi-loke (ekz. "Akvo bolas cxe 100 gradoj" aux "Fisxoj spiras per brankoj").

ЦитироватьP.S. Как разобрать habilitiga по составу?
Mi supozas, ke la radiko tie chi estas habilit- (< fr. habilité "kapableco"?). Chu tiu radiko cheestas nur en tiu vorto (chu mi povas diri 'habilito', 'habilighi' k.t.p. ), au ghi havas la tutajn rajtojn, kiujn povas havi la Esperanta radiko?
Cxu vi demandas kiel vortaristo aux kiel E-isto? :)
La vorton "habilitiga" mi auxdis la unuan fojon de Markus ZIKOSEK, dum ties prelego en Xanthen, li uzis tiun vorton por sia laboro kaj mi pensis -- ho, kia bela vorto! :) por mi la vorto estis tuj komprenebla kaj mi tuj "absorbis" gxin kaj ekuzis. Do, por mi "akcepteble" sonas kaj "habilitigi" kaj "habilitigxi" kaj "habilitito". Sed eble tio ne estas vere memstara vortelemento en E. Cxu mi aliru la bretaron kaj elbretigu la "brikon" (PIV2005) por kontroli tion? :)


Geist

Kial mi devas prononci la frazon "sed mi" - kiel [setmi] au [sedmi]? Mi vidis nenie regulon pri оглушение de vochaj konsonantoj
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Alaŭdo

Цитата: Geist от июня  9, 2006, 19:36
Kial mi devas prononci la frazon "sed mi" - kiel [setmi] au [sedmi]? Mi vidis nenie regulon pri оглушение de vochaj konsonantoj
Lauxregule la sonoraj konsonantoj ne obtuzigxas kaj prononcatas same, kiel apartaj konsonantoj. Reale ja oni tamen iomete aliel prononcas -- sed tio ja ne estas via demando.

Vertaler

Цитата: Geist от июня  9, 2006, 19:36
Kial mi devas prononci la frazon "sed mi" - kiel [setmi] au [sedmi]? Mi vidis nenie regulon pri оглушение de vochaj konsonantoj
Komparu: под него. Tio (vera vorto kun klitiko) estas komprenata kiel unu tuta vorto, kaj la voĉa plozivo ne devas senvoĉiĝi.
Стрч прст в крк и вынь сухим.

Geist

Eble, tiu temo jam ne unufoje estis diskutata... En la rusa la frazo "убийство Ивана" havas 2 malajn sencojn:
1)   La mortigo estis farita far de Ivano
2)   Ivano estas viktimo de la mortigo
T.e. Ivano povas esti kaj murdisto, kaj viktimo.

Jen la demando: kiel mi traduku konstrukcion "procesa substantivo + de + konkreta substantivo" pli bone? Ĉu ekzistas iu ajn difinita regulo pri tio?
ek wafkenki fanraroof ofi cakkinai ianthoreen rarihisinos

Быстрый ответ

Обратите внимание: данное сообщение не будет отображаться, пока модератор не одобрит его.

Имя:
Имейл:
Проверка:
Оставьте это поле пустым:
Наберите символы, которые изображены на картинке
Прослушать / Запросить другое изображение

Наберите символы, которые изображены на картинке:

√36:
ALT+S — отправить
ALT+P — предварительный просмотр