La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sinsekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington), Rŭanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene Esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono kaj Ruando.