Главное меню
Мы солидарны с Украиной. Узнайте здесь, как можно поддержать Украину.

La arbara fabelo

Автор Митридат, ноября 11, 2004, 16:39

0 Пользователи и 1 гость просматривают эту тему.

Митридат

La Urso estis malbelega, kurbakrura kaj malpura besto. Tamen neniu estis pli bonkora ol li en la tuta Arbaro. Sed bestoj rimarkis nur lian aspekton, pro kio la Urso terure ofendiĝis, kaptis ilin kaj kruele piedbatis. Tial bestoj malamis lin. Kvankam li estis tre bonkora. Kaj gaja. Li ŝatis gajegajn ŝercojn. Pro tiaj ŝercoj bestoj baldaŭ ekmalamis lin kaj komencis bati. Ve, en la mondo bonkoruloj kaj gajuloj ofte malsukcesas.
Ankaŭ la Lupo estis malbelega kaj malpura. Krome, li estis malbonega kaj kruelega. Tamen bestoj tute ne sentis malamike al li kaj ne batis lin. Ĉar li mortis en sia frua infaneco. Ĉar la Urso naskiĝis pli frue ol la Lupo. Jes, estas bone, kiam la Bono venkas la Malbonon.
Ankaŭ la Leporo estis malica kaj kruela. Kaj malpura. Kaj krome li estis malkuraĝa. La Leporo neniam faris malicaĵojn al iu ajn. Ĉar li timis. Tamen oni tutegale fortege batis lin. Ĉar la Malbono ĉiam estas punenda.
Ankaŭ la Pego estis malbona kaj kruela. Li ne batis bestojn, ĉar li ne havis manojn. Tial li kontentigis sian malbonon ĉizante arbojn. Oni ne batis lin. Ĉar oni ne povis altiriĝi. Unufoje falinta arbo subpremis lin ĝismorte. Oni diris, ke la arbo venĝis. Post tio dum plena monato bestoj timis pisi sur arbojn. Ili pisis sur la Leporon. La Leporo malvarmumiĝis kaj mortis. Ĉiuj klare komprenis, ke tio estis kulpo de la Pego. Sed neniu tuŝis lin. Ĉar oni ne povis elfosi lin desub la falinta arbo. Jes, iam la Malbono okazas senpuna.
La Talpo estis malgranda kaj blinda. Li ne estis malica. Li simple bone faris sian faron. Jen li estis ronĝinta la arbon, kiu falis sur la Pegon. Pri tio neniu sciis, kaj tial oni ne batis lin. Entute oni lin batis malofte – pli ofte oni timigis lin. Sed estis tre malfacile timigi lin, ĉar li estis blinda kaj ne vidis, ke oni timigis lin.
Kiam bestoj ne sukcesis ektimigi la Talpon, ili tre ĉagreniĝis. Kaj batis la Urson. Tial, ke ili tre ĉagreniĝis. Unufoje ankaŭ la Urso ekvolis timigi la Talpon. Sed la Talpo ne ektimiĝis. Ja la Urso mortigis lin. Neatendite. Simple tial, ke la Urso estis tre mallerta. Kaj bestoj lin ege batis. Eĉ malgraŭ tio, ke la Urso diris, ke li nur ŝercis. Estas malbone, kiam neniu komprenas viajn ŝercojn.
La Vulpo estis tre ruza. Li povis simple fraŭdi iun ajn. Kiam li sukcesis, oni ne batis lin. Sed iufoje li malsukcesis. Kaj estis batita. Batita per ĉiu Arbaro. Kaj li ne povis plu fraŭdi iun ajn. Ĉar estas tre malfacile fraŭdi iun ajn, kiam oni batas vin. Unufoje oni batis lin ĝismorte. Ja trompo ĉiam malkaŝiĝis.
La Apro estis granda, forta kaj terura. Ĉiuj timis lin. Tial oni batis lin nur tutarbare. Aŭ simple ĵetis ŝtonojn en lin. La Apro ege ne ŝatis ĝin. Kaj unufoje nokte li kaŝis ĉiujn ŝtonojn de la Arbaro. Pro tio oni ege ekbatis lin. La Apro ne kaŝis ŝtonojn plu. Ja la Biblio vere diras: estas tempo kolekti ŝtonojn kaj estas tempo neniam tuŝi ilin.
La Kapro estis nek malbona, nek bona. Li simple estis Kapro. Li ofte kapricaĉis. Tiam oni timis bati lin. Unufoje li kolerigis ĉiujn per sia kapricado. Kaj tiam oni ekbatis lin ĝismorte. Ja aliokaze li mortus de maljuneco. Iam poste.
Kiam la Kapro mortis, la Urso tre ploradis. Tial, ke li kaŝe amis la Kapron. Ja amo estas kaprica – oni povas ami eĉ Kapron.
La Erinaco estis malgranda kaj dorna. Li dornis. Li ne estis malica – li dornis laŭ sia naturo. Tiam oni batis lin nur sur lian abdomenon. La Erinaco tre ne ŝatis ĝin kaj komencis razi sin ĝis haŭto. Kaj tiam oni komencis bati lin, kiel aliulojn. Ja estas tre malfacile diferenci de ĉiuj.
La Mefito estis preskaŭ sama kiel la Leporo – nur tre fetora. Li malbone odoris. Oni batis lin nur en polietilena pakedo. Tiam odoro ne estis tiel forta.
Unufoje la Mefito festis Naskiĝtagon. Li invitis ĉuijn bestojn, ĉar li estis avida kaj ŝatis ricevi donacojn. Kaj bestoj donacis al li novan polietilenan pakedon. Kaj forte batis, ĝis ke li senkonsciiĝis. Kaj la Mefito sufokiĝis en la pakedo. Tiel oni enterigis lin. Enpakedita. En la Tre Malproksima Arbaro. Ĉar la morta Mefito malodoris eĉ pli forte. Poste venis loĝantoj de la Tre Malproksima Arbaro kaj ĉiujn ege batis. Al ili ne plaĉis la odoro de la morta Mefito. Ja kun najbaroj oni ĉiam devas vivi en paco.
Ankaŭ la Hamstro estis tre avida. Kaj riĉa. Se li partigus sian havaĵon kun aliuloj, oni ne batus lin tiel forte. Tamen li estis EGE avida. Pro tio oni batis lin, forte – kaj li egale kontraŭvole partigis. Kaj li amare ploradis. Ja ankaŭ riĉuloj ploras.
La Leono estis la reĝo de bestoj. Li reĝis la Arbaron. Oni ne devas bati reĝojn. Tio estas la Leĝo. Tamen bestoj jam delonge malestimis la Leĝon. Bestoj batis ankaŭ la Leonon. Pro nenio. Ja tiel kutimis en la Arbaro...

Peamur

Честно, я впервые читал и понравилось. Пару вопросов.

ЦитироватьLi ŝatis gajegajn ŝercojn
А почему-то в словаре у меня стоит gajigajn?

ЦитироватьTamen bestoj tute ne sentis malamike al li kaj ne batis lin

Однако животные вовсе не испытывали неприязнь (malamikon?) к нему и не били его.
Разве не malamikon?

Или я чего-то не догоняю.
É Contacht!
atpa peka kejklonaaannemanta apuka ne apo peka
зю зю зю .. зю ... зю . зю зю .. зю ... зю зю зю .. зю

Станислав Секирин

Цитата: Peamurdmisu:lesanneИли я чего-то не догоняю.
Malamiko - враг. Вражда - malamikeco. Неприязнь - malŝato.

Цитата: Peamurdmisu:lesanneА почему-то в словаре у меня стоит gajigajn?
Gajigajn - приблизительно "веселящие". Gajegajn - приблизительно "развесёлые".
Qusqu llaqtaqa kay pachap uma llaqtanmi.

Митридат

Цитироватьразвеселые
В оригинале было "задорные", но поскольку этого слова в словаре не было, я уж перевёл, как смог. В общем, Станислав, Вы правы.

Ursego

Мне, как Урсего, было особенно приятно прочитать.:D
Ну почему меня всегда перебивают на полусл

RawonaM

Mi ĵus legis tiun fabelon... Kie vi ĝin trovis? Kiu skribis ĝin? La komenco estis iom amuza, sed poste...
De kiu lingvo vi tradukis? Mi vetas ke ĝi estis la angla. :)

Mi havas kelkajn komentojn kaj demandojn.

Цитата: МитридатVe,
Kion signifas tiu vorto?

Цитата: МитридатUnufoje falinta arbo subpremis lin ĝismorte.
...
Unufoje la Mefito festis Naskiĝtagon.
Mi supozas unufoje signifas 'одноразово', en rakonto 'однажды' devas esti foje aŭ alia vorto, ĉu ne?

Цитата: МитридатĈar oni ne povis elfosi lin desub la falinta arbo.
de sub.

Цитата: МитридатJes, iam la Malbono okazas senpuna.
Okazas signifas "случается", vi eble volis diri restasokazas ke la Malbono restas senpuna (eble ankaŭ okazas senpune estas bonа).

Цитата: МитридатJen li estis ronĝinta la arbon, kiu falis sur la Pegon.
Mi opinias, ke se vi diras estis roĝinta, tio signifas, ke unue li ronĝis la arbon, kaj poste ĝi falis. Do vi dirus estis roĝanta. Mi ne estas certa, nur supozas.

Цитата: МитридатLa Kapro estis nek malbona, nek bona. Li simple estis Kapro.
Kion signifas karpo en Esperanto en figura senco?

Цитата: МитридатLi ofte kapricaĉis.
Ĉu vi intencis fari la kalemburon? Kapro-kapricas... Bonege... :)
Kial ne kapricis?

Цитата: МитридатTiam oni batis lin nur sur lian abdomenon.
Ventro estus pli bona.

Цитата: МитридатLa Erinaco tre ne ŝatis ĝin kaj komencis razi sin ĝis haŭto.
tion. Pro tio mi konjektis, ke vi tradukis de la angla.

Цитата: МитридатKaj forte batis, ĝis ke li senkonsciiĝis.
Sen ke, mi supozas.

Цитата: МитридатĈar la morta Mefito malodoris eĉ pli forte.
maldolori signifus "не пахнуть", sed ne "odoraĉi" aŭ "fetori".

Цитата: МитридатKaj bestoj lin ege batis.
...
Tamen li estis EGE avida.
Mi ne tute komprenas, kiel vi uzas la vorton ege. Kion signifus ege bati? Forte?

Цитата: МитридатPro tio oni batis lin, forte – kaj li egale kontraŭvole partigis.
Kion signifus egale tie?

Евгений

PAXVOBISCVM

Aramis

Цитата: ЕвгенийОперативно реагируешь, РавонаМ ;--)
:mrgreen:

RawonaM

Цитата: ЕвгенийОперативно реагируешь, РавонаМ ;--)
Nu, vi scias, mi havas tiom da nelegitaj postoj, akumulitaj dum la semestro... Mi iom post iom ilin legas... :)

Евгений

Цитата: RawonaM
Цитата: ЕвгенийОперативно реагируешь, РавонаМ ;--)
Nu, vi scias, mi havas tiom da nelegitaj postoj, akumulitaj dum la semestro... Mi iom post iom ilin legas... :)
Mi scias kaj bone komprenas :yes:
PAXVOBISCVM

Митридат

Saluton, rawonam! Mi pardonpetas, ke mi ne tuj rimarkis viajn rimarkojn... Do mi respondas:
ЦитироватьMi ĵus legis tiun fabelon... Kie vi ĝin trovis? Kiu skribis ĝin? La komenco estis iom amuza, sed poste... De kiu lingvo vi tradukis? Mi vetas ke ĝi estis la angla.  
Mi trovis la fabelon en //anekdot.ru antaŭ kelkaj jaroj. Poste mi plurfoje trovis gxin ankaŭ en aliajn lokojn en la rusa Interreto.
Цитировать
ЦитироватьVe,
Kion signifas tiu vorto?
«Увы», «к сожалению», laŭ Bokarev.
ЦитироватьMi supozas unufoje signifas 'одноразово', en rakonto 'однажды' devas esti foje aŭ alia vorto, ĉu ne?
Mi konsentas kaj akceptas.
Цитировать
ЦитироватьĈar oni ne povis elfosi lin desub la falinta arbo.
de sub.
Kial? Mi plurfoje trovis en la Interreto ambaux "de sub" kaj "desub".
Kvankam "desub" ne troveblas en la Vortaro de Bokarev, ĉi tiu vortaro enhavas analogojn, ekz. "desupre".
Цитировать
ЦитироватьJes, iam la Malbono okazas senpuna.
Okazas signifas "случается", vi eble volis diri restas aŭ okazas ke la Malbono restas senpuna (eble ankaŭ okazas senpune estas bonа).
En ĉi tiu konteksto mi volis diri «иногда бывает». Ĉu «случаться» ne signifas «иногда бывать»?
Цитировать
ЦитироватьJen li estis ronĝinta la arbon, kiu falis sur la Pegon.
Mi opinias, ke se vi diras estis roĝinta, tio signifas, ke unue li ronĝis la arbon, kaj poste ĝi falis. Do vi dirus estis roĝanta. Mi ne estas certa, nur supozas.
Ne, mi uzis la pluskvamperfekton: li ronĝis la arbon, kaj POSTE la arbo falis.
Митридат пишет:
Цитировать
ЦитироватьLa Kapro estis nek malbona, nek bona. Li simple estis Kapro.
Kion signifas kapro en Esperanto en figura senco?
Mi ne scias. La propozicio tute ne enhavas ian ajn figuran sencon.
Цитировать
ЦитироватьLi ofte kapricaĉis.
Ĉu vi intencis fari la kalemburon? Kapro-kapricas... Bonege...  
Jes, mi inventis. En la originala teksto oni diris: козёл был просто козёл, он часто козлил.
Цитировать
ЦитироватьTiam oni batis lin nur sur lian abdomenon.
Ventro estus pli bona.
Eble.
Цитировать
ЦитироватьLa Erinaco tre ne ŝatis ĝin kaj komencis razi sin ĝis haŭto.  
tion. Pro tio mi konjektis, ke vi tradukis de la angla.
Ne, mi tradukis de la ruso. Tamen vi pravas, la angla tradicio influis min.
En la esperanto estas kelkaj konkurantaj tradicioj (de la traduko, teksta strukturo ktp.) - la franca, la angla, la slava. Mi precipe ne ŝatas la francan tradicion pro kelkaj kaŭzoj, ekzemple, pro la superflua uzo de "la", kaj penas sekvi la anglan tradicion.
Цитировать
ЦитироватьKaj forte batis, ĝis ke li senkonsciiĝis.
Sen ke, mi supozas.
En ĉi tiu ekzemplo "ĝis" estas ne prepozicio, sed konjunkcio. Iufoje ekzistas homonimaj prepozicioj kaj konjunkcioj en diversaj lingvoj, tamen konjunkcioj rilatas al verboj, kaj tial oni bezonas uzi ilin kun "ke".
Ekzemple:
"Post la laboro" (после работы) – tamen "post ke la laboro finiĝis" (после того, как работа закончилась).
Se oni ignoras "ke"n, tiam strukturo de la propozicio malklariĝas.
Vi vidas, ke tiuokaze mi sekvas la francan tradicion.
Цитироватьmaldolori signifus "не пахнуть", sed ne "odoraĉi" aŭ "fetori".
Akceptita.
Цитировать
ЦитироватьKaj bestoj lin ege batis. ...  Tamen li estis EGE avida.
Mi ne tute komprenas, kiel vi uzas la vorton ege. Kion signifus ege bati? Forte?
Jes.
Цитировать
ЦитироватьPro tio oni batis lin, forte – kaj li egale kontraŭvole partigis.
Kion signifus egale tie?
Всё равно.

Быстрый ответ

Обратите внимание: данное сообщение не будет отображаться, пока модератор не одобрит его.

Имя:
Имейл:
Проверка:
Оставьте это поле пустым:
Наберите символы, которые изображены на картинке
Прослушать / Запросить другое изображение

Наберите символы, которые изображены на картинке:

√36:
ALT+S — отправить
ALT+P — предварительный просмотр